22/08/2012

Jadwiga Gibczyńska, vivo dediĉita al teatro

La 13-an de julio 2012 pasis for la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska. Mi reproduktas la tekston de la gazetara komuniko n-ro 462 de UEA, poste reeĥitan en aliaj ret-informiloj, kiu sciigis tiun okazintaĵon.

"FORPASIS JADWIGA GIBCZYŃSKA (1924-2012)

Unu el la plej brilaj steloj de la Esperanta teatro, la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska, forpasis la 13-an de julio en Krakovo.

Ŝi naskiĝis la 26-an de junio 1924. En 1959 ŝi diplomiĝis kiel profesia aktoro, post kio ŝi laboris en multaj polaj teatroj kaj teatraj ensembloj. Ŝi esperantistiĝis en 1963 kaj tuj dediĉis sin al aktorado en Esperanto. Gibczyńska kontribuis al la arta programo de multaj Universalaj Kongresoj, unuafoje en Hago en 1964 per Vojaĝo al la verdaj ombroj de la dana verkisto Finn Methling. Poste ŝi aktoris aŭ deklamis en la UK-oj de Tokio (1965), Budapeŝto (1966), Kopenhago (1975), Lucerno (1979), Vankuvero (1984), Varsovio (1987), Tampereo (1995), Prago (1996) kaj Adelajdo (1997). En tiu lasta ŝi prezentis interalie sian porscenejan adapton de la taglibro de Ada Fighiera-Sikorska, De tajgo al minaretoj, kiu poste estis eldonita de UEA libroforme (2000). En 1996 aperis la sonkasedo Neniu povas ŝanĝi la hieraŭon, en kiu ŝi legas originalajn Esperanto-poemojn de Aira Kankkunen.

Krom en multaj eŭropaj landoj, Gibczyńska gastis en Japanio kaj Kanado. En sia hejma Pollando ŝi prezentiĝis preskaŭ ĉie, kie agadis esperantistoj. Sukcesan eksperimenton ŝi faris en Svedio, prezentante en lernejoj rakonton pri atomeksplodo, kun samtempa traduko en la svedan. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton rektmetode en Pollando kaj alilande. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis juĝanto pri teatraĵoj por la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 ŝi malfermis en Krakovo la Esperantan teatron Areno, kiun ŝi gvidis dum pluraj jaroj.

En 1996 Jadwiga Gibczyńska ricevis premion de Fondaĵo Antoni Grabowski, kaj en 1997 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA."

Pola Ret-Radio, en sia elsendo de la 24a de julio 2012, parolis pri la forpaso de la pola aktorino. Barbara Pietrzak konigis arkivan intevjuon kiun ŝi faris al la grava artistino en 1996. Jen ĝi sub formo de filmeto kun sinsekvo de bildoj de Jadwiga:

 
(Koran dankon al Pola Retradio pro la permeso reuzi la son-materialon) 
  
Arno Lagrange kaj aliaj kontribuintoj verkis legindan artikolon pri ŝi en Vikipedio. En ĝi li listigis kelkajn teatraĵojn de ŝia repertuaro:
  1. Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling (dramo pri la sorto de virino ekde infanaĝo ĝis la morto en maljunaĝo trad. Józef Toczyski);
  2. Maria Curie (biografia prezentaĵo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Skłodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.);
  3. Slavaj fabeloj de Bolesław Leśmian: (trad. Lidia Ligęza);
  4. Zamenhof de J. Gibczyńska: (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidja, oni vidas la vivon de Zamenhof);
  5. Signaloj de Johano Paŭlo la 2-a: (fragm. el "Antaŭ vendejo de la juvelisto" trad. T. Tyblewski);
  6. Ludilo de dioj de J. Gibczyńska: (monologo de Sapfo, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbo en la 6-a jc. a.K.);
  7. La febla sekso (kompilaĵo de distraj monologoj de virinoj);
  8. Ĉu la nepoj nin benos ? de Gudrun Pausewang (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de Joachim Giessner, pri la danĝero de la atoma milito);
  9. La Falanto de Sławomir Mrożek: (tragikgroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... eĉ la raportanto).
  10. La bela indiferentulo de Jean Cocteau.

 Pri ŝia adapto de De tajgo al minaretoj, Rejna de Jong faris recenzon, legeblan en OLE kaj en la Libroservo de UEA.

En Oslo, kun norvegaj samideanoj, 1985 (Foto de la Aŭstria Nacia Biblioteko)
Teatraĵo Maria Curie, Jarkonferenco de la Pola Sekcio de ILEI,
lernejo de Czajowice, 16a-17a de aprilo 2005

Teatraĵo Ĉu la nepoj nin benos?, en GRUPE
(
Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto)
, 2008

Em 13 de julho faleceu a atriz polaca Jadwiga Gibczyńska (1924-2012). Em 1959 diplomou-se como atriz profissional. Trabalhou em muitos teatros polacos. Aprendeu o esperanto em 1963 e desde entom tem atuado em muitos Congressos Universais: Haia (1964), Tóquio (1965), Budapeste (1966), Copenhaga (1975), Lucerna (1979), Vancouver (1984), Varsóvia (1987), Tampere (1995), Praga (1966) e Adelaide (1997). Em 2001 fundou em Cracóvia a companhia de teatro em esperanto "Areno". O vídeo apresenta images da atriz e umha entrevista da Rádio Polónia em 1996.

On July the 13th the Polish actress Jadwiga Gibczyńska (1924-2012) died. In 1959 she graduated as a professional actress. She worked in many Polish theaters. She learnt Esperanto in 1963 and since then she played in many Universal Congresses: The Hague (1964), Tokyo (1965), Budapest (1966), Copenhagen (1975), Lucerne (1979), Vancouver (1984), Warsaw (1987), Tampere (1995), Prague (1966) and Adelaide (1997). In 2001 she founded in Krakow the theater company in Esperanto "Areno." The video shows pictures of the actress and an interview with the Polish Radio in 1996.

1 comentário:

  1. La vikipedia artikolo ne estis verkita nur de mi. Ankaŭ redaktis ĝin aliaj kontribuintoj (vidu historion) inter kiuj post ŝia forpaso anonimulo, verŝajne polo kiu bone konis ŝin kaj detale raportis pri ŝia agado.

    ResponderEliminar

Dankon pro via komento.