En
la 47a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 16a ĝis la 20a de aprilo 1987 en Madrido, Bulgara
Esperanto-Teatro (BET) prezentis du spektaklojn, ambaŭ
de hispanaj aŭtoroj: La kaverno de Salamanca de Miguel de Cervantes kaj Pikniko
sur la batalkampo, de Fernando Arrabal.
La kaverno de Salamanca (La
cueva de Salamanca), intermezo de Cervantes publikigita en 1615 kaj proze
verkita, celas prezenti kiel kutime ĉe la intermezoj de tiu aŭtoro, la tri
unuecojn aristotelajn: agan, tempan kaj lokan. La tempo de la verko koincidas
kun la kronologia tempo kaj ĝi estas linia, sen tranĉoj, antaŭigoj aŭ
retroiroj. La spacan unuecon rompas, tamen, eta momento en la strato
(anstataŭ en la domo), kiu aliflanke signas la ŝanĝiĝon en la argumento de la
eta teatraĵo.
En tiu verketo Cervantes rakontas al ni la
jenon: la edzino (Leonarda) trompas la edzon (Pancracio) kaj atendas ĝis li
foriras por ricevi la viziton de la amanto, kiu estas sakristiano (katolika preĝej-servisto, "pedelo" en la prezentado de BET), kun du
celoj, nome adulto kaj la abundaj manĝaĵoj kiujn li alportas. Akompanas la
sakristianon lia amiko la barbiro, kiu havas amaferon kun la hejma servistino
(Cristinica). Sed la edzo subite revenas kaj interrompas la feston. La
sakristiano kaj la barbiro devas kaŝi sin en la karbejon. Studento kiu petis
tranoktadon en la pajlejo petas ke oni eligu lin de tie kaj, ĉar li komprenis
la tiklan situacion, li faras elsorĉigon por ke la sakristiano kaj la barbiro,
fulgokovritaj, aperu antaŭ la okuloj de la edzo kiel diabloj. Per tiu ruzaĵo
la studento sukcesas savi la haŭton de la edzino kaj akiri povon super la
ĉeestantoj.
La humuro de la dialogoj helpas prezenti kritikon al diversaj sociaj tavoloj. La roluloj ĉiam ŝajnigas tion, kio ili ne estas, kiel kutime okazas ĉe Cervantes. Rimarkindas ankaŭ la enesto de folkloraj aspektoj, kiel la kaverno kiu titolas la verkon: laŭ malnova legendo sub arkaĵo en Salamanko (la tiel nomata "kaverno") la diablo instruis magion al universitataj studentoj dumnokte.
La humuro de la dialogoj helpas prezenti kritikon al diversaj sociaj tavoloj. La roluloj ĉiam ŝajnigas tion, kio ili ne estas, kiel kutime okazas ĉe Cervantes. Rimarkindas ankaŭ la enesto de folkloraj aspektoj, kiel la kaverno kiu titolas la verkon: laŭ malnova legendo sub arkaĵo en Salamanko (la tiel nomata "kaverno") la diablo instruis magion al universitataj studentoj dumnokte.
Se vi scipovas la hispanan kaj ne timas 17-jarcentajn
esprimojn vi povas legi la verkon rete. Ankaŭ eblas legi interesan, ne tro
fakan komentarion pri ĝi.
Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) liveris al ni fragmenton de tiutaga prezentado de La kaverno de Salamanca; li ankaŭ sendis al la blogo
la bildojn kiujn vi vidas pri la teatraĵoj:
BET prezentis La kaverno de Salamanca vendredon, la trian
tagon de la kongreso, en la kulturejo Centro Cultural Buenavista (kiu koincide situas en la madrida kvartalo Salamanca, kvankam la teatraĵo celas la samnoman urbon, ne la madridan kvartalon). La dua seanco de la Teatra Vespero okazis samloke la sekvan tagon, tiam per nuntempa verko: Pikniko
sur la batalkampo, de Fernando Arrabal (Pic-nic,
verkita
en 1947 kaj publikigita en 1952).
Feliĉe, danke al ni
disponas hodiaŭ preskaŭ-kvaronhoran filmaĵon de tiu prezentado, pli-malpli la duonon de la tuta
teatraĵo. Aktoras Belka Beleva, Teo Jurukov, Luna Davidova,
Rossen B. Siromahov, Nikolaj Uzunov, Veneta Zjumbjuleva kaj Ivan Zlatarev.
Filmis Milan Sudec.
Temas pri mallonga verko denuncanta la absurdecon de milito
per tre naivaj kaj simplaj roluloj. Ili celas apliki al milito la solvojn de la
ĉiutaga civila vivo. Entute
temus pri komika teatraĵo, se la
fino ne glaciigus ĉies
esperojn, ankaŭ tiujn de la publiko.
Geedza paro vizitas la batalfronton kun la intenco pikniki kun sia filo,
luktanta en tranĉeo. Tien
envenas malamika soldato kun kiu ili travivas la ekskursan tagon en amikeca
etoso. Surprize ili malkovras ke neniu partio deziras la militon, sekve ili
decidas fini ĝin. Tamen subite la kvar roluloj mortas pro mitrala
paf-ŝpruco, per abrupta reveno en la realan kruelecon de milito.
Indas substreki la
trafon de BET en la elekto de la verkoj. Unue, ĉar ambaŭ teatraĵoj por la
Hispana Kongreso estis verkitaj de hispanaj aŭtoroj kaj tio nur povas esti
rigardata kiel granda komplezo. Due, ĉar la milito estas temo pri kiu ni
esperantistoj estas aparte sentemaj, kaj ĉar multaj hispanoj ankoraŭ konservas
memoraĵojn pri la Enlanda Milito (1936-1939), ĉu pro memtravivo, ĉu pro rekta
rakontado de la protagonistoj kiuj ĝin suferadis.
La Hispana Enlanda Milito lasis post si multajn
mortintojn, mizeron kaj por ni, esperantistoj, ankaŭ nigran epokon de danĝero kaj timo.
Pri tio vi povas legi tre interesan artikolon de Toño del Barrio kaj Ulrich Lins.
No 47º
Congresso Espanhol de Esperanto (17-20 de Abril de 1987) a companhia Teatro
Búlgaro de Esperanto apresentou, em dous dias sucessivos, duas peças de autores
espanhóis: o entremez A cova de Salamanca, de Cervantes, e Piquenique, de Fernando Arrabal. De ambas as atuações conserva-se gravações que o escritor Liven
Dek disponibilizou na rede. Trata-se dumha denúncia do absurdo da guerra. A
escolha do tema da peça, bem como dos autores, ambos espanhóis, para um
Congresso Espanhol de Esperanto, nom foi por acaso. A Guerra Civil espanhola
deixou mortos, miséria e para nós, esperantistas, tamém umha época negra de medos e
perigos. Pode-se ler mais ao respeito neste interesante artigo de Toño del Barrio e Ulrich
Lins (em espanhol).
In the 47th Spanish Congress of Esperanto (17-20 April 1987) the company Bulgarian Esperanto Theater presented, in two successive days, two plays of Spanish authors: the short farce The Cave of Salamanca, by Cervantes, and Picnic, by Fernando Arrabal. Of both we preserve recordings that the writer Liven Dek released on the network. This is a denunciation of the absurdity of war. The theme of the piece as well as the authors, both Spanish, for a Spanish Congress of Esperanto, was not a coincidence. The Spanish Civil War left dead, misery and for us, esperantists, also a dark period of fears and dangers. You can read more about it in this interesting article by Toño del Barrio and Ulrich Lins (in Spanish).
Veneta Zjumbjuleva, Luna Davidova kaj Belka Beleva |
Belka Beleva kaj Teo Jurukov |
Belka Beleva |
Mi scivolas pri tradukintoj de la teatraĵoj.
ResponderEliminar