01/01/2013

Adiaŭ, Belka!


La pasintan 22an de decembro 2012 foriris por ĉiam Belka Beleva, grava aktorino pri kiu mi jam parolis en tiu ĉi blogo.

En septembro Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) sukcesis per alia bulgara samideanino, sciigi Belka-n pri ŝiaj du teatreroj nun videblaj en Youtube, alŝutitaj de Miguel mem. Jen la respondo de la bulgara samideanino peranta inter Belka kaj Miguel:

"S-ino Beleva, kun kiu mi ĵus telefonparolis, forte emociigita eksciante la bonan novaĵon, korege dankas por viaj demarŝoj, atingi tiun ĉi sukcesan rezulton, dank’al kiu multaj samideanoj povos ĝui la ĉarman ludon de la BET!" (1)
 
UEA diskonigis la perdon de Belka per la jenaj vortoj (2):
 
FORPASIS BELKA BELEVA (1927-2012)
 
Belka Beleva, aktorino kaj Honora Membro de UEA, mortis la 22-an de decembro en Sofio. Ŝi naskiĝis la 29-an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957 ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.

Belka Beleva aktoris en multaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, dek kvin Universalaj Kongresoj, kvar IFEF-kongresoj, tri IJK-oj, naŭ festivaloj de Esperanto-teatro, kaj multaj aliaj lokaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj. Krome ŝi estis prezidanto de Sofia Esperanto-Societo (1979-1981), prezidanto de la Virina Komisiono de BEA (1975-1986), kaj membro de la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). Dum multaj jaroj ŝi ankaŭ voĉlegis la revuon Bulgara Esperantisto por blinduloj. En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero. En 1996 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Ankaŭ BEA elektis ŝin honora membro.



En sociaj retoj kiel Facebook kondolencaj kaj bedaŭraj esprimoj tuj aperis. Jen kelkaj aparte reliefigantaj la afablan karakteron kaj grandan talenton de Belka Beleva (3):
"Tre simpatia figuro; se mi bone memoras, ŝi honoris nian grekan esperantistan movadon per tri siaj vizitoj; ŝi estis altnivela aktorino kiu ja meritis kaj ĉiam gajnis la admiron de ĉiuj, kiuj ekkonis ŝin. En Grekujo ni diras: "estu malpeza la tero kiu ŝin kovros!""
                                  
(Spiros Sarafian, Grekio)

 
"Belka estas serena fenomeno en la internacia esperanto movado kaj kulturo, fama bulgara aktorino, kiu surscenigis je alta profesia nivelo la esperanto-teatron kaj propagandis al la neesperantista mondo, ke la e-movado havas sian kulturon! Kiel homo ŝi estis tre malfermita, kontaktema kaj ĉarma persono... Ŝi restos en nia eterna memoro!"                                  
                                  
(Zwetka Miteva, Bulgario)

 
"Mi multe bedaŭras pro la forpaso de Belka Beleva. Ŝi estis unu el la plej amikaj samideanaj bulgaroj. Ni multfoje troviĝis kune en UK kaj ne nur. Ŝi estis bonkora, kontaktema kaj malferma animo. Ŝi restu ĉiam en nia koro. Bonan vojaĝon, kara Belka."

(Maria Pontika, Grekio)

 
"Al la memoro de Belka Beleva !
1978. 34a Internacia Junulara Kongreso, Veliko Târnovo. Bulgario.

Unika foto !


Mi havis la ĝojon kaj la honoron konatiĝi kun ŝi dum la neforgesebla I.J.K. en Veliko Târnovo. Fakte, mi memoras ke mi estis impresiĝinta de ŝia personeco. Ŝi kun ŝia edzo, Ananiv Anev, prezentis teatraĵon dum nia kongreso. Je la fino de la prezento, ŝi invitis min, kiel helenon, kanti la konatan kanton de M. Hadzidakis La geknaboj de Pireo. Mi plenumis ŝian deziron kantante (en la mezo, la barbulo) kune kun miaj bulgaraj amikoj.
Mi persone kaj nome de Helena Esperanto-Asocio kondolencas ŝiajn familianojn, Bulgara Esperanto-Asocio kaj niajn karajn gesamideanojn en Bulgario!
Niaj preĝoj akompanu ŝin kaj kaj ŝia memoro estu neforgesebla!"

(Kostas Kiriakos, Grekio)


Komence de 2011 estis anoncite ke la dua parto de ŝia Teatro sen lingva bariero (cetere, verko hodiaŭ elĉerpita) estis preta por publikigo kaj ke nur mankis eldonejo:

"Enpaĝigita estas la dua parto de Teatro sen lingva bariero, en kiu Belka Beleva rakontas pri Bulgara Esperanto-Teatro depost 1987. Oni serĉas eldoniston por la libro pri la dua periodo de nia plej longe ekzistanta profesia teatra trupo."(4)

Bedaŭrinde nia aktorino foriris ne vidinte sian libron. Hodiaŭ ambaŭ verkoj estas nehaveblaj– la unua pro elĉerpiĝo, la dua tial ke ĝi ankoraŭ ne estis publikigita. De tiu ĉi blogo ni volas instigi eldonistojn fari la necesajn elpaŝojn por lanĉi la du librojn de Belka, verajn atestilojn de nia teatra kulturo. Tio certe tre plaĉus al ŝi.

Em 22 de Dezembro de 2012 faleceu a atriz búlgara Belka Beleva, sobre a qual já temos falado neste blog. Recolhemos condolências e recordações de vários esperantistas e instamos os editores/as a publicarem os seus dous livros: Teatro sem barreiras linguísticas, hoje esgotado, e a segunda parte, que ainda nom foi publicada apesar de estar pronta. Poucas cousas teriam feito mais feliz a Belka.

On 22 December 2012 Bulgarian actress Beleva Belka, about whom we have already spoken on this blog, died. We collect condolences and memories of various esperantists and urge the editors to publish their books: Theatre without language barriers, nowadays out of print, and its second part, which has not yet been published despite being ready. That would have made Belka happy.

Referencoj:



(1) El mia persona korespondado kun Miguel.
(2) El http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=486#1 [Alirita en 01.01.2013]
(3)
El la Facebook-paĝo “Esperanto-Grekio / Nia Verda Informilo”.  Vortoj publikigitaj kun la permeso de la koncernaj homoj.
(4) 
El http://esperanto.china.org.cn/esperantujo/2011-03/30/content_22254361.htm

Sem comentários:

Enviar um comentário

Dankon pro via komento.