24/12/2015

La junulara teatro STUDIO P



En Toruno, Pollando, funkcias de longa tempo la teatra trupo Studio P, konsistanta el junuloj. Kelkaj el ili poste plu sekvis la saman vojon kaj profesiiĝis kiel aktoroj. La influo de Jerzy Grotowski kaj lia malriĉa teatro senteblas en la spektakloj de Studio P per la manko de scenografio (kelkfoje anstataŭata de monumentaj konstruaĵoj, kie situas la scenejo, kaj kiu ĉirkaŭas la aktorojn kaj la publikon) kaj per la simpleco de vestoj. Alia trajto de la malriĉa teatro estas la dissaltigo de baroj inter geaktoroj kaj publiko, la fando de ambaŭ spacoj: la scenejo kaj la partero; tio ebligas la envolvadon de la publiko en la spektaklon kaj la interagadon inter ĝi kaj la aktoroj. Kelkfoje la aktoroj sin montras provizitaj per atributoj (tamen sen aparta kultura signifo ligita al ili), en hieratika sintenado, kio ankaŭ rememorigas la grotowski-an koncepton pri la aktoro-sanktulo.


Ties artgvidantino estas Lucyna Sowińska, afable pozinta por ĉi tiu blogo:



Jen ŝi prezentas la trupon:
 

"STUDIO P, la junulara teatro, laboras en la junulara kulturdomo en Toruń. La grupo havas tridekjaran tradicion.


De dudek jaroj la teatro prezentas ankaŭ esperantlingvajn teatraĵojn.


La grupo laboras kune kun Teresa Nemere. Ŝi tradukas niajn tekstojn kaj korektas la lingvon. STUDIO P preparis en la internacia lingvo sep programojn pri la homaj sopiroj, ĝojoj kaj maltrankviloj.


La teatro specialiĝas pri prezentado de la nuntempa literaturo. La unua spektaklo Risorto temis pri manipulado de sportistoj pere de trejnistoj, gazetaro kaj socio. La spektaklo Ni lernas vivi de Carl Sandburg estis poezia rakonto de gejunuloj pri sopiro retrovi sin en la nuntempa mondo:


         Kiu vi estas?

         Kia estas via nomo? demandis aktoroj.


Similaj problemoj estis en muzikaj programoj Humana voĉo kaj Ĉiam meritas vivi.


STUDIO P preparis du historiajn spektaklojn: Kiun ajn nomon vi havas temis pri Joanna d'Arc, kaj Sinjoro Tadeo estis preparita surbaze de la verko de Adam Mickiewicz, kiun majstre tradukis Antoni Grabowski.

La spektakloj de STUDIO P havas sian specifan karakteron. Kutime ili okazas proksime de la publiko, ofte inter la spektantoj. La aktoroj parolas al ili rekte rigardante en la okulojn. Elektitaj tekstoj estas ofte ripetataj, kantataj ĥore kun la ĉeestantoj:


Kiel bele povus esti

sur tero ĉiam verdanta…


La grupo estis multfoje premiita en landa skalo kaj prezentita en radio kaj televido. STUDIO P prezentis spektaklojn en diversaj lokoj de Pollando kaj ankaŭ dum universalaj kongresoj de Esperanto en Hungario, Norvegio kaj Hispanio, kaj dum Junulara Kongreso en Sankt-Peterburgo. Krom tio, STUDIO P vizitis Esperanto-aranĝojn en Ukrainio, Svedio kaj Italio."

Em Toruń, Polónia, a companhia juvenil de teatro Studio P existe hai mais de trinta anos, e apresenta espetáculos em esperanto desde hai mais de duas décadas. A diretora artística é Lucyna Sowińska. Alguns dos seus jovens atores acabam se tornando atores profisionais. A companhia está especializada na representaçom de peças da literatura contemporánea. Nota-se a influência de Grotowski e o seu teatro pobre na falta de cenografia (em ocasiões substituida por lugares monumentais, onde se situa o cenário e que envolvem os atores e o público), a simpleza no vestiário e a aboliçom das barreiras entre o cenário e a platea, que se fundem, permitindo assi a interaçom entre o público e os atores. Às vezes os atores mostram-se com atributos (mas sem quaisquer significados culturais) e numa atitude hierática, o que lembra o conceito de Grotowski do ator santo. A Studio P tem recebido muitos prémios e tem apresentado os seus espetáculos em vários lugares da Polónia, bem como em congressos e outros eventos esperantistas na Espanha, Hungria, Itália, Noruega, Rússia, Suécia e Ucránia.

In Toruń, Poland, the youth theatre company Studio P exists since more than thirty years, and it presents shows in Esperanto since more than two decades. Its art director is Lucyna Sowińska. Some of its young actors became professional actors. The company is specialized in plays based on contemporary literature. The influence of Grotowski and his poor theatre can be find in the lack of sets (sometimes replaced by monumental buildings, where the scene is located, and which envolves both the actors and the public), a simple wardrobe, and the abolition of barriers between the scene and the pit, melted in just one space, thus allowing the public and the actors to interact between them. Sometimes the actors appears with symbols (but without any cultural meaning) and in a hieratic attitude, remembering Grotowski's concept of the saint-actor. Studio P won many prices and presented its shows in many places in Poland, as well as in congresses and other Esperanto events in Hungary, Italy, Norway, Russia, Spain, Sweden and the Ukraine.

Sem comentários:

Enviar um comentário

Dankon pro via komento.