La
13-an de julio 2012 pasis for la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska. Mi
reproduktas la tekston de la gazetara komuniko n-ro 462 de UEA, poste reeĥitan en aliaj ret-informiloj, kiu sciigis tiun
okazintaĵon.
"FORPASIS JADWIGA GIBCZYŃSKA (1924-2012)
Unu el la plej brilaj steloj de la Esperanta teatro, la pola
aktorino Jadwiga Gibczyńska, forpasis la 13-an de julio en Krakovo.

Krom en multaj eŭropaj landoj, Gibczyńska gastis en
Japanio kaj Kanado. En sia hejma Pollando ŝi prezentiĝis preskaŭ ĉie,
kie agadis esperantistoj. Sukcesan eksperimenton ŝi faris en Svedio,
prezentante en lernejoj rakonton pri atomeksplodo, kun samtempa traduko
en la svedan. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton rektmetode en Pollando kaj
alilande. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis juĝanto pri teatraĵoj por la
Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 ŝi malfermis en Krakovo la Esperantan
teatron Areno, kiun ŝi gvidis dum pluraj jaroj.
En 1996 Jadwiga Gibczyńska ricevis premion de Fondaĵo Antoni Grabowski, kaj en 1997 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA."
Pola
Ret-Radio, en sia elsendo de la 24a de julio 2012, parolis pri la forpaso de la
pola aktorino. Barbara Pietrzak konigis arkivan intevjuon kiun ŝi faris al la
grava artistino en 1996. Jen ĝi sub formo de filmeto kun sinsekvo de bildoj de
Jadwiga:
(Koran dankon al Pola Retradio pro la permeso reuzi la son-materialon)
Arno Lagrange kaj aliaj kontribuintoj verkis legindan artikolon pri ŝi en Vikipedio. En ĝi li listigis kelkajn teatraĵojn de ŝia repertuaro:
- Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling (dramo pri la sorto de virino ekde infanaĝo ĝis la morto en maljunaĝo trad. Józef Toczyski);
- Maria Curie (biografia prezentaĵo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Skłodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.);
- Slavaj fabeloj de Bolesław Leśmian: (trad. Lidia Ligęza);
- Zamenhof de J. Gibczyńska: (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidja, oni vidas la vivon de Zamenhof);
- Signaloj de Johano Paŭlo la 2-a: (fragm. el "Antaŭ vendejo de la juvelisto" trad. T. Tyblewski);
- Ludilo de dioj de J. Gibczyńska: (monologo de Sapfo, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbo en la 6-a jc. a.K.);
- La febla sekso (kompilaĵo de distraj monologoj de virinoj);
- Ĉu la nepoj nin benos ? de Gudrun Pausewang (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de Joachim Giessner, pri la danĝero de la atoma milito);
- La Falanto de Sławomir Mrożek: (tragikgroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... eĉ la raportanto).
- La bela indiferentulo de Jean Cocteau.
Pri ŝia adapto de De tajgo al minaretoj, Rejna de Jong faris recenzon, legeblan en OLE kaj en la Libroservo de UEA.
![]() |
En Oslo, kun norvegaj samideanoj, 1985 (Foto de la Aŭstria Nacia Biblioteko) |
![]() |
Teatraĵo
Maria Curie, Jarkonferenco de la Pola Sekcio de ILEI, lernejo de Czajowice, 16a-17a de aprilo 2005 |
![]() |
Teatraĵo
Ĉu la nepoj nin benos?, en GRUPE (Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto), 2008 |
Em 13 de julho faleceu a atriz polaca Jadwiga
Gibczyńska (1924-2012). Em 1959 diplomou-se como atriz profissional. Trabalhou
em muitos teatros polacos. Aprendeu o esperanto em 1963 e desde entom tem
atuado em muitos Congressos Universais: Haia (1964), Tóquio (1965), Budapeste
(1966), Copenhaga (1975), Lucerna (1979), Vancouver (1984), Varsóvia (1987),
Tampere (1995), Praga (1966) e Adelaide (1997). Em 2001 fundou em Cracóvia a
companhia de teatro em esperanto "Areno". O vídeo apresenta images da atriz e umha entrevista da Rádio Polónia em 1996.
On July the 13th the Polish actress Jadwiga
Gibczyńska (1924-2012) died. In 1959 she graduated as a professional actress. She worked in many Polish
theaters. She learnt Esperanto
in 1963 and since then she played in many Universal Congresses:
The Hague (1964), Tokyo (1965), Budapest (1966), Copenhagen (1975), Lucerne
(1979), Vancouver (1984), Warsaw (1987), Tampere
(1995), Prague (1966) and Adelaide (1997).
In 2001 she founded in Krakow the theater company in Esperanto "Areno." The video shows pictures of the actress and an interview with the Polish Radio in 1996.
La vikipedia artikolo ne estis verkita nur de mi. Ankaŭ redaktis ĝin aliaj kontribuintoj (vidu historion) inter kiuj post ŝia forpaso anonimulo, verŝajne polo kiu bone konis ŝin kaj detale raportis pri ŝia agado.
ResponderEliminar